Frezilo (grundprilaborado)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La frezilo estas ilo por grundprilaborado. Ĝi povas esti uzata anstataŭ aŭ aldone al la plugilo aŭ aliaj grundprilaboriloj. Per frezilo oni ankaŭ povas enterigi organikan materialon (rikolto-restaĵoj, verda sterkaĵo). La frezado donas pli da oksigenon en la grundon, tial la organika materialo dekomponiĝas pli rapide. La frezilo ankaŭ ebligas ĉe malpezaj kaj mezpezaj grundoj prepari per unu laborunuo pretan sembedon aŭ plantbedon. Ju pli malrapide la frezilo antaŭeniĝas kaj ju pli rapide la la frezŝafto turniĝas, des pli fajne la grundo malkompaktiĝas. Problemon faras tamen la tro ofte frezado, kiu kaŭzas malmiksado de la unuopaj grajndimensiojn de la grundo.