Freatomagma eksplodo
vulkana erupcio de ambaŭe vaporo kaj magmo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Freatomagma eksplodo (antikve-greke φρέαρ phréar ‚puto‘, genitivo φρέατος phréatos) estas vulkana eksplodo, kiu rezultas el la rekta kontakto de varmegaj rokfandaĵo (magmo aŭ lafo) aŭ varmegaj piroklastaj densecfluoj kun terakvo, surfaca akvo, marakvo aŭ hidroterma akvo. La akvo ankaŭ povas veni el lago aŭ de glaĉero. Antaŭ la freatomagma eksplodo okazas ofte freata eksplodo. Tial tiu eksplodtipo (kaj aliaj fenomenoj) kuniĝas sub la esprimo hidrovulkanismo aŭ hidromagmatismo.