muzika unuo From Wikipedia, the free encyclopedia
Frazo (grek. φράση phrássi „la frazo“, „esprimo“, „la parolturno“, komparu strofo) estas en la muzika kompozicia doktrino malgranda senco- kaj strukturunuo, ofte kunmetita el pluraj motivoj. Pluraj frazoj siaflanke povas formi t.n. periodon.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frazo (apartigilo). |
La frazo devenas de tiama kromformo (nun la ĉefoformo) de la malnovgreka vorto φράσις „la parolturno“, la „esprimo“ kaj parencas al la nocio frazo el la lingvistiko. Kiel tie ĝi nomas figuron fermitan en si mem, kiu pleje estas parto de pli granda (muzika) strukturo.
Laŭ malnova kaj simpla difino frazo konsistas el tiom da muziko, kiom oni povas kanti per unu enspiro.
The New Grove: „A term adopted from linguistic syntax and used for short musical units of various lengths; a phrase is generally regarded as longer than a motif but shorter than a period.“ („Nocio transprenita el la lingvistiko kaj uzata por mallongaj muzikaj unuoj de varia longeco: Frazo estas kutime pli longa ol motivo, sed pli mallonga ol periodo.“)
Stein, 1962: „Frazo estas unu el la kontraŭdiraj nocioj en la muziko: nerigarde la fakton, ke oni povas uzi ĝin same por dutaktaj kiel ankaŭ por oktaktaj (aŭ eĉ pli grandaj) unuoj, oni ofte uzas ĝin malĝuste, por nomi subdividojn de pluraj aŭ unuopaj frazoj.“
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.