Fratoj Mašín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fratoj Ctirad Mašín (* 11-an de aŭgusto 1930-13-an de aŭgusto 2011) kaj Josef Mašín (* 8-an de marto 1932) estas filoj de generalo Josef Mašín.
En la jaro 1945 la fratoj estis honorigitaj de prezidento Edvard Beneš de ĉeĥoslovaka medalo Por kuraĝo pro "persona kuraĝo en la tempo de milito". Sed ili estas konataj precipe pro sia armita rezistmovado kontraŭ komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1951 - 1953 kaj poste pro foriro el Ĉeĥoslovakio tra orienta Germanio ĝis Okcidenta Berlino en oktobro de 1953. La ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolánek aprezis ilian rezistmovadan agadon per honora plakedo, kiun li transdonis la 28-a de februaro 2008 en Usono al Josef Mašín kaj al Milan Paumer la 4-an de marto en vilao de Kramář en Prago.
Post februaro de 1948 ili daŭrigis en la armita rezistmovado, ĉifoje kontraŭ komunistoj. Ctirad kaj Josef Mašínoj estis pro ŝerca diskuto pri kapablo de antaŭ ili staranta ruino de aviadilo, konsiderata kiel intenco fuĝi Okcidenten, malliberigataj dum ia tempo, Ctirad estis en plenumo de puno ankaŭ en uranaj minejoj en Jáchymov.