From Wikipedia, the free encyclopedia
František Schmoranz pli aĝa (28-a de decembro 1814 Bělá ĉe Rychnov nad Kněžnou – 4-a de aprilo 1902 Slatiňany) estis signifa ĉeĥa arĥitekto, konstruisto Kaj restaŭristo en la dua duono de 19a jarcento.
František Schmoranz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1814 en Bělá apud Rychnov nad Kněžnou Ĉeĥio |
Morto | 4-an de aprilo 1902 (87-jaraĝa) en Slatiňany, Ĉeĥio |
Tombo | Slatiňany |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Infanoj | František Schmoranz (en) , Gustav Schmoranz (en) , Jan Schmoranz, Josef Schmoranz |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto |
En Kutná Hora li ellernis masonisto, poste studis en Viena Akademio (1836) kaj de la jaro 1837 li vivis en Slatiňany. En la jaroj 1844–1871 li efikis kiel urba arĥitekto en Chrudim. En tiu ĉi posteno li signife ĉeestis renovigon de la urbo Chrudim post pereiga incendio en la jaro 1850. De la jaro 1853 li aktivis kiel regiona konservisto de la Viena Centra Komisiono por Protektado de Memorindaĵoj. La 16-an de januaro 1889 li estiĝis Honora civitano de la urbo Chrudim.
Schmoranz apartenis al la aŭtoritatuloj de novgotika stilo, en kiu li kreis kelkajn novkonstruaĵojn, ekzemple kriptan monumenton de la familio de Karel Chotek en Valtířov apud Ústí nad Labem kaj vicon da domoj en Chrudim. Sed antaŭ ĉio li signife ĉeestis en purismaj rekonstruoj de preĝejoj kaj kasteloj en orienta Bohemio. Novgotike li rekonstruis kastelon en Žleby, preĝejon de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Chrudim, preĝejon de Sankta Jakobo en Polička, katedron de Sankta Spirito en Hradec Králové. Kadre de la rekonstruoj li projektis ankaŭ novajn novgotikajn moveblaĵojn. Per sia sugesto ĉe la Viena Centra Komisiono por Protektado de Memorindaĵoj li sukcesis forigi detruon de Zelená brána (Verda pordego) en Pardubice. En la jaro 1895 estis laŭ lia projekto konstruita turo de la dekana preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Polná.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.