Francisco Xavier
Navara eŭska romkatolika misiisto kaj sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco XAVIER aŭ Francisco (de) Javier propranome Francisco de Yasu y Xaver (Esperante Francisko KSAVERO aŭ KSAVIERO, el latinigita nomo Franciscus Xaverius) (naskiĝis la 7-an de aprilo de 1506 en la malgranda urbo de Xavier, Javier aŭ Xabier, en la regiono de Navaro, Hispanio, mortis la 3-an de decembro de 1552 sur insulo San Ĉoan en Ĉinio), estis katolika religiulo kaj misiisto. Li estis, kune kun Ignaco de Lojola, unu el la kunfondinto de la katolika ordeno Societo de Jesuo (jezuitoj) kaj signifa misiisto en Hindio kaj Japanio. Li mortis survoje Ĉinion. En katolika eklezio li estas rigardata kiel sanktulo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi