![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/3/3b/Flago-de-Francio.svg/langeo-640px-Flago-de-Francio.svg.png&w=640&q=50)
Francio en la Somera Olimpiko 1980
sporta delegacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Ateno havis 121 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la franca teamo estis loka sovetunia volontulo. La sportistoj atingis 6 orajn, 5 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 8-an rangon. La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la francoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Francio kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.
Rapidaj faktoj
Francio en la Somera Olimpiko 1980 | ||||
![]() | ||||
Somera Olimpiko 1980 en Ateno | ||||
Flagtenanto: | loka sovetunia volontulo | |||
Sportistoj | 121 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 8 |
Oro 6 |
Arĝento 5 |
Bronzo 3 |
Sume 14 |
Fermi
Kunordigis la teamon la Franca Olimpika Komitato.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/69/Thierry_Rey%2C_french_judoka.jpg/200px-Thierry_Rey%2C_french_judoka.jpg)
la franca ĵudokisto Thierry Rey en la olimpiko de 1980
- Kategorio Francio en la Somera Olimpiko 1980 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)