Francio en la Eŭrovido-Kantokonkurso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francio estas unu el la landoj kiuj unuafoje partoprenis en Eŭrovido-Kantokonkurso en 1956. Francio partoprenis 51 fojojn. Nur superata de Germanio kun 52 partoprenoj. Ĝi estas unu el la landoj de la grupo kvaropa nomata 'Big 4' (Kvar Grandaj) kaj tio certigas ĝian ĉeeston en la finalo, ĝis la jaro 2009, ĉar eble por la eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 neniu el la landoj de la kvaropo povos iri rekte al la finalo sen la klasifigaj duonfinaloj kiel la cetero de la aliaj landoj.
Francio havis sukcesan vojon en la historio de tiu ĉi kantokonkurso, ĝis la nuntempo ĝi finiĝis 36 fojojn ene de la 10 unuaj lokoj kaj gajnis la festivalon 5 fojojn, parte pro malmultaj landoj ene de la festivalo en ĝiaj unuaj jaroj. En la tria eldono, okazinta en 1958, André Claveau gajnis unuafoje por Francio per la kanto "Dors Mon Amour" kaj sekvajare ĝi estis celebrita en franca teritorio, en la "Palais des Festivals" en Cannes. Dum la unuaj dek jaroj de la festivalo, Francio ĉiam finiĝis inter la unuaj dek lokoj, kvankam en 1966 ĝi havis la unuan malbonan rezulton kiam Dominique Walter per "Chez Nous" finiĝis en la 16-a loko kun nur 1 poento.
Ekde 1996, Francio spertis gravan falon en la rezultoj de Eŭrovido: 18-a (1996), 24-a (1998), 19-a (1999), 23-a (2000), 18-a (2003), 15-a (2004), 23-a (2005) kaj 22-a (2006 kaj 2007), nur escepte de la jaro 2001. En (2008) la kantisto Sébastien Tellier sukcesis poziciigi Francion en unu el la 5 plej bonaj rezultoj. Kvankam Francio estas la sola lando kiu partoprenas pli ol 30 jarojn ĝi neniam gajnis la unuan lokon. En la jaro 2009 ĝi estis reprezentata de Patricia Kaas unu el la francaj muzoj de la franca muziko sufiĉe konata. En ĝia retpaĝo aperis plurlingvaj versioj de ŝia franclingva kanto, inter ili ankaŭ en esperanto. Ĝi atingis la 8-an lokon el 25.
La plejparto de la francaj reprezentantoj estas artistoj ne tiom konataj, eĉ ne profesiaj kantistoj, kiel la reprezentantino de en 2006, Virginie Pouchain, kiu estas stilistino. La plimulto de la franca publiko ne konsideras al la Eŭrovido-Kantokonkurso kiel unuanivela scenejo por talentaj vokalistoj kaj muzikistoj.