parlamenta frakcio en la Franca Senato From Wikipedia, the free encyclopedia
La grupo La Respublikanoj, france Les Républicains (REP), antaŭe grupo de Unio por Popola Movado (france Groupe Union pour un mouvement populaire (UMP), estas dekstrula parlamenta frakcio aŭ grupo en la franca Senato. Ĝi ĉefe kunigas senatanojn de la partio Les Républicains, la nova nomo de la UMP ekde 2015.
Grupo La Respublikanoj | |
---|---|
Groupe Les Républicains | |
frakcio | |
Lando | Francio |
Ĉambro | Senato |
Estro | Bruno Retailleau, trezoristo Jean-Pierre Vogel |
Partio(j) | precipe Unuiĝo por Popola Movado (UMP) |
Koloro(j) | #011274 |
senatanoj |
133 / 348 |
Retejo | lesrepublicains-senat.fr |
Kun 133 membroj, en la periodo 2023 ĝis 2026 ĝi estas la plej granda grupo en la Senato. La Prezidanto de la Senato, Gérard Larcher, apartenas al la frakcio.
Ĝi arigas la elektitojn de Unuiĝo por Popola Movado (UMP) ekde ties fondiĝo en decembro 2002 per fandiĝo de la frakcioj de Kuniĝo por la Respubliko (RPR) (94 senatanoj), de Sendependaj Respublikanoj (RI) (RI asociiĝintaj al Liberala Demokratio, 40 senatanoj el 41) kaj de disidentoj de Centrisma Unuiĝo (UC) (UC, reprezentanta Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF), 29 senatanoj el 54) kaj de Eŭropa Demokratia kaj Sociala Kuniĝo (RDSE, kuniganta la elektitoj kun radikala tendenco ekde la 19-a jarcento, 4 senatanoj el 21) same kiel nealiĝintoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.