From Wikipedia, the free encyclopedia
La Frañol aŭ fragnol (vorto formata de la franca vorto français kaj la hispana vorto español) estas supozata mikslingvo, kiu miksas francajn kaj hispanajn vortojn aŭ frazojn. Ĝi aperis en la 1950-aj jaroj, ĉe la alveno de hispanaj kaj sudamerikaj enmigrantoj. Hodiaŭ, ĝi estas uzata de sudamerikanoj kiuj havas kiel denaska lingvo la hispanan lingvon. Ĉiukaze temas pri koruptado de ambaŭ lingvoj anstataŭ vera lingvo aŭ eĉ piĝino, ĉar kiam oni parolas pri Spanglish oni povas akcepti, ke temas pri socia fenomeno (pli ol pri lingva fenomeno) kiu koncernas milojn aŭ milionojn de parolantoj, male al aliaj inventitaj similaj fenomenoj kiaj japoñol aŭ tiu frañol, kiuj estas tute inventitaj senbazaj onidiraĵoj. Tiukaze oni povas konsideri, ke temas pri nur uzado de la hispana lingvo kun abundo de influo aŭ poluo devena el alia, same kiel ekzistas por parolantoj de ĉiu ajn lingvo. Ekzistas nek aparta uzado de tia lingvo fare de apartaj komunumoj nek eblo ke ĝi iam iĝos vera lingvo, kun aparta gramatiko, fonetiko, parolanta komunumo ktp.
Franpañol kaj hispanés estas sinonimoj de Frañol.
Esperanto | Francaj vortoj | Hispanaj vortoj | Frañol |
---|---|---|---|
Asekuro | Assurance | Seguro | Asségourance |
Senlaboreco | Chômage | Paro | Tchomás |
Pantofloj | Pantoufle | Zapatillas | Pantúnflas |
Sinjorino | Madame | Señora | Madán |
Pizoj | Petits pois | Guisantes | Petipuás |
Dorsosako | Sac-à-dos | Mochila | Sacodó |
Kuko | Gateau | Pastel | Gató |
Galega torto | Tourte galicienne | Empanada | Èmpanade |
Paroli | Parler | Hablar | Habler |
Lernejo | École | Escuela | Escuele |
Butiko | Dépanneur | Tienda | Dèpanor |
Nutraĵ-vendejo | Épicerie | Mercado | Epicería |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.