![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/7/75/Phosphoric_acid_3D.png/640px-Phosphoric_acid_3D.png&w=640&q=50)
Fosfato
salo aŭ estero de fosfata acido / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fosfato estas la nomo de kemia kombinaĵo farata el fosfata acido (H3PO4). Unu grupon de fosfatoj formas tiuj saloj, kiuj entenas fosfatjonon (PO43−), hidrogen-fosfat-jonon (HPO4−2) aŭ dihidrogen-fosfat-jonon (H2PO4−) kaj pozitivan jonon, ekz. natriojonon aŭ kalciojonon. Alian grupon formas tiuj esteroj, en kiuj la hidrogenatomojn de la fosforacido anstataŭigas organikaj grupoj kiel etil- (C2H5) aŭ fenilgrupoj (C6H5).
'Fosfatoj' | |
![]() | |
![]() | |
Alila fosfato | |
![]() | |
Benzila fosfato | |
![]() | |
Fenetila fosfato | |
![]() | |
Metila fosfato | |
Ekzemplo de fosfatoj kaj ene de ili inter la ortofosfatoj estas la mineralo apatito. Alia fosfata mineralo estas monazito.