![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/73-250-0001_Khotyn_Fortress_RB_18.jpg/640px-73-250-0001_Khotyn_Fortress_RB_18.jpg&w=640&q=50)
Fortikaĵo de Ĥotin
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fortikaĵo de Ĥotin (ukraine Хотинська фортеця) estas fortikaĵkomplekso situanta sur la dekstra bordo de la rivero Dnestro en Ĥotin, Ĉernivca provinco en sud-okcidenta Ukrainio. Ĝi situas sur teritorio de la historia norda Besarabio, regiono kiu estis dividita en 1940 inter Ukrainio kaj Moldavio. La fortikaĵo ankaŭ situas en tuja proksimeco de alia fama defenda strukturo, la malnova Kastelo de Kamjanec-Podilskij. Konstruo de la nuna ŝtona Fortikaĵo de Ĥotin estis komencita en 1375, dum gravaj plibonigoj estis faritaj en la 1380-aj jaroj kaj en la 1460-aj jaroj, sub la moldavaj princoj, Aleksandro la Bona, kaj Stefano la Granda.
Rapidaj faktoj Situo:, Tipo: ...
Fortikaĵo de Ĥotin | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Хотинська фортеця | ||||||||||||
![]() La kastelo en Ĥotin | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fermi