![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Pope_Formosus.jpg/640px-Pope_Formosus.jpg&w=640&q=50)
Formoso la 1-a
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Formoso la 1-a, latine Formosus (kiu signifas "belega") naskiĝis ĉirkaŭ 816 en Romo kaj mortis 896. Li estis papo ekde 891 ĝis sia morto.
"Formoso" alidirektas ĉi tien. Por urbo de Brazilo, vidu la paĝon Formoso (Brazilo).
Rapidaj faktoj 111-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Formoso la 1-a | ||
---|---|---|
111-a papo de la katolika eklezio | ||
![]() | ||
Naskonomo | ??? | |
Pontifiko | de 6-a de oktobro 891 | |
ĝis 4-a de aprilo 896 | ||
Antaŭulo | Stefano la 5-a | |
Sekvanto | Bonifaco la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 816 en Romo | |
Morto | Aprilo 896 en ??? | |
Mortokialo | venenado [#] | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Antaŭ esti papo, Formoso iĝis episkopo 864. Formoso kandidatiĝis al papeco en 872 sed ne elektiĝis, pro tio, lia kontraŭlo, la Papo Johano la 8-a malfarigis lin episkopo, sed papo Marino la 1-a redonis al li la episkopecon 883.
Februare 896 Formoso kronis Arnulfon imperiestro de la Sankta Romia Imperio, sed lia posteulo, papo Johano la 9-a deklaris nevalida tiun agon.
Post la morto de Formoso, la papo Stefano la 6-a kunvokis la kadavron de Formoso al Sinodo kaj kondamnis ke ĝi estu ĵetita en Tibero.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/Jean_Paul_Laurens_Le_Pape_Formose_et_Etienne_VI_1870.jpg/640px-Jean_Paul_Laurens_Le_Pape_Formose_et_Etienne_VI_1870.jpg)
- Kategorio Formoso la 1-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)