Formacio

apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia

La vorto Formacio devenas de la latina formatio kaj havas la signifon de "kreo aŭ aranĝo de formo el unuopaj eroj".

En iuj kuntekstoj la vorto laŭ PIV havas specialajn signifojn:

1. En geologio formacio estas la ŝtonaj tavoloj formiĝintaj dum unu geologia epoko,

2. en armea lingvaĵo temas pri diversa aranĝo, laŭ kiu ordiĝas la eroj de korpuso aŭ armeo

3. kaj en medicino respektive biologio temas pri speciala aranĝo de la histoj.

Krom tiuj precizigoj en PIV ankoraŭ ekzistas pliaj specialaj signifoj:

4. En aviado flugformacio estas speciala aranĝo de militaj aviadiloj dum aer-armea manovro, sed ankaŭ dum arta flugado de pluraj aviadiloj dum iuj armeaj festoj,

5. en dancado temas pri grupo de dancistaj unuopuloj aŭ paroj, kiuj kunordigite dance moviĝas,

6. en muziko - aparte moderna muziko ekde la 20-a jarcento, ekzemple en ĵazo - grupo da muzikistoj ekde 2 membroj estas formacio (vidu ankaŭ la vorton ensemblo)

7. kaj en la katolika eklezio oni komprenas, ke formacio estas la teologia eduko de estontaj monaĥoj kaj monaĥinoj.

8. En ekologio, biogeografio kaj arbarscienco la termino estas 1. kutima mallongigo de "planta formacio" 2. unuo de vegetaĵaro el Usono ( sistemo Clements ) difinita surbaze de unu aŭ du taksonoj karakterizaj kaj konforme la klimata plantformacio en certa teritorio; "planta formacio" estas : unuo de vegetaĵaro karakterizita de sia ĝenerala fizionomio kaj de sia strukturo.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.