Forkiso (malnovgreke Φόρκυς, Fórkis)en la helena mitologio estas mara dio bildigata kiel maljunulo. Li estas la filo de alia arkaika mara dio, Ponto, kaj de la tera diino Geo. Laŭ la anoj de orfeismo li estis inter la plej aĝaj idoj de la pradioj Okeano kaj Tetiso. Inter liaj fratoj estas la mara dio Nereo.

Thumb
Forkiso kaj Keto en romia mozaiko de la Trajanaj banejoj en la antikva urbo Acholla, nuna Tunizio
Rapidaj faktoj mara dio de la helena mitologio • subtera dio en helena religio, Informoj ...
Forkiso
Thumb
mara dio de la helena mitologio subtera dio en helena religio
Informoj
Sekso vira
Patro Ponto
Patrino Geo
Edzo/Edzino Keto
Infanoj Phorcydes Hesperidinoj Meduzo Graioj Ladono Eŭrjalo Thoosa Stheno Deino Enyo Pefredo Eĥidno Polemo
vdr
Fermi

Aparte konata li estas pro sia grandega nombro de idoj, kiun li generis kun sia fratino, la mara monstro Keto - inter ili estas la gorgonoj, tri terurigaj grekaj diinoj, Meduzo, Eŭrjalo kaj Steno, kiuj havis venenajn serpentojn anstataŭ haroj, flugilojn, ungegojn kaj kaninojn, kaj transformu ĉiun, kiu rigardas ilin, al ŝtona statuo.

Laŭ Forkiso nomatis pluraj lokoj, kiel ekzemple la haveno de la greka insulo Itako.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.