From Wikipedia, the free encyclopedia
Foira komunumo estas en Aŭstrio, Sudtirolo kai Bavario la leĝa denominacio por komunumo kun historia aŭ de la federacia lando koncesiita rajto okazigi foirojn. La citado de "foirejo" (germane "Markt") en la nomo de la komunumo (ekz. "Markt Allhau") ne estas necesa.
En Aŭstrio la nomo "foirejo" aŭ "foira komunumo" ekde reformo pri komunumoj en 1849 ne plu havas konsekvencojn. Nur temas pri noma aldonaĵo (kiel Bad, "banloko", en Bad Ischl). La rajto okazigi foirojn estas temo de aliaj leĝoj kaj kondiĉoj. La nom-aldonaĵon "foira komunumo" nun lauleĝe ricevas komunumoj ekzemple kun aparta graveco pro ilia geografia situo aŭ ekonomia valoro. Pri la donado decidas la respektiva landa registaro surbaze de la rilata leĝo.
Apud la foiraj komunumoj kaj simplaj komunumoj ekzistas urboj kaj statutaj urboj (eksterdistriktaj urboj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.