Făgăraș [fəgəraŝ] (hungare: Fogaras , germane: Fogarasch ) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Olt okcidente de Braŝovo . Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Galați .
Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Rumanio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu
la artikolon Fogaras (historia departemento) .
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Fermi
Fortikaĵo de Făgăraș
En 1910 ĝi havis 6 579 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 44 931 (95 % rumanoj). En 2009 vivas proksimume 1000–1200 hungaroj en la urbo, sed ne funkcias lernejo en hungara lingvo.
Ĝia unua skriba mencio estas en 1291 . Inter 1662 kaj 1690 ĝi estis la ĉefurbo de Transilvanio . Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras ). Inter 1892 kaj 1910 la deputito de la urbo en la parlamento de Hungario estis la verkisto Kálmán Mikszáth , je kies interveno konstruiĝis la gimnazio, en kiu inter 1908 kaj 1911 instruis la poeto Mihály Babits . Antaŭ la reformita preĝejo estas entombigita Kata Bethlen , grafino, verkistino.
Andor Ajtay (25-a de julio 1903 – Budapeŝto 9-a de majo 1975 ): aktoro, reĝisoro, laŭreato de Kossuth-premio (1954 ).
Mikaelo Apafi la 1-a (Ebesfalva , 3-a de novembro 1632 – Fortikaĵo Fogaras , 15-a de aprilo 1690 ): reganto de Transilvanio .
Mihály Babits : poeto, verkisto, eseisto tie instruis inter 1908 kaj 1911 .
János Balázs (n. 16-a de februaro 1953 ): ĵurnalisto.
Béla Bicsérdy (Budapest , 20-a de marto 1872 – 7-a de decembro 1951 , Billings , Montana , Usono ): malkovrinto kaj populariginto de naturkuracado tie vivis inter 1916 kaj 1926 .
Gyula Bisztray (18-a de januaro 1903 – Budapest , 3-a de januaro 1978 ): literaturhistoriisto, bibliotekisto, universitata profesoro
Károly Bisztray (26-a de majo 1822 – Nagyszeben , 21-a de marto 1911 ): oficiro, en 1848 tribunaljuĝisto, memuaristo.
Elias Czaibert (? – Sibio , post 1672 ): nobeldevena saksa taglibroverkisto, poemaŭtoro.
Carmen Daniela (15-a de februaro 1951 ): pianistino, instruistino.
Sámuel Détsei 1703 – Székelyvaja , 25-a de januaro 1761 ): memuaristo.
Ovid Densusianu (29-a de decembro 1873 – București , 8-a de junio 1938 ): filologo, poeto, kritikisto, literaturhistoriisto:
László Egyed (12-a de februaro 1914 – Budapest , 11-a de julio 1970 ): geofizikisto, ano de la Hungara Scienca Akademio .
Sámuel Falka (4-a de majo 1766 – Buda , 20-a de januaro 1826 ): presisto, liter-kaj kuprogravuristo.
Lajos Gábos (8-a de januaro 1927 – Cluj-Napoca , 20-a de septembro 1988 ): geologo.
Jenő Gagyi , etédi (17-a de aŭgusto 1880 - 4-a de januaro 1936 ): verkisto, poeto, ĵurnalisto.
Dragoș Gănescu (*4-a de aprilo 1943 ): dekoraciartisto, ceramikisto.
László Gáspár (31-a de decembro 1901 – Budapest , 2-a de aprilo 1958 ): ĵurnalisto, sciencpopulariga verkisto.
András Giczy , Géczy (? – Fogaras, fino de decembro de 1614 ): grandbienulo, magnato, transilavania tronpretendanto.
Ede Goldberger (21-a de februaro 1887 - Kluĵo , 11-a de februaro 1959 ): dermatologo
Pál Jászberényi (unua parto de 1630 -aj karoj – London , 1678 ?): gramatikverkisto.
Levente Kocsárdi (*1974 ) aktoro.
Miklós Parászka (*26-a de januaro 1953 ): aktoro, reĝisoro, direktoro de teatro Csíki Játékszín .
Zsigmond Rákóczi (Sárospatak , 14-a de julio 1622 – Fogaras, 4-a de februaro 1652 ): generalo de sikuloj.
Dávid Rozsnyai interpretisto pri turka lingvo, memuaristo
László Salló (*23-a de majo 1953 ) literaturhistoriisto
Béla Simon (15-a de decembro 1910 – Pécs , 30-a de oktobro 1980 ): pentristo, artpedagogo, laŭreato de Munkácsy -premio (1971).
Mihai Sin (*5-a de novembro 1942 ): verkisto, publicisto.
Dan Strâmbu (*3-a de septembro 1938 ): grafikisto.
Adolf Schullerus (7-a de marto 1864 – Sibiu , 27-a de januaro 1928 ): germana etnografo, lingvisto, teologo.
Fritz Schullerus (1866 - 1898 , Cincu ): pentristo
János Szalárdi (Departemento Szatmár (reĝa departemento) , 23-a de julio 1601 – Fogaras, antaŭ 27-a de septembro 1666 ): historiverkisto.
András Tarpai Szilágyi (Tarpa , ? 1624 – Fogaras, ĉirkaŭ 1680 ): reformita eklezia verkisto.
Mihály Tholdalagi , Toldaliagi (? , ĉirkaŭ 1670 – Fogaras, 1738 ): transilvania grandbienulo, magnato.
Béla Vécsey (3-a de oktobro 1882 – Budapest , 24-a de februaro 1965 ): priforna inĝeniero, kandidato pri teknikaj sciencoj (1952).
Zoltán Vécsey (3-a de marto 1892 – Sümeg , 31-a de marto 1984 ): verkisto, publicisto.
Artistoj Arkivigite je 2014-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
Erdélyi magyar írók ligája Arkivigite je 2012-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
Erdélyi magyar ki kicsoda, 2000.
Erdélyi magyar ki kicsoda , 2010.
Ki kicsoda Aradtól Csíkszeredáig , Pallas-Akadémia Könyvkiadó , Csíkszereda , 1997.
Zoltán Banner : Erdélyi magyar művészet a XX. században , Képzőművészeti Kiadó, Budapest, 1990.
Magyar Színházművészeti Lexikon
Magyar Életrajzi Lexikon
Nyugati magyar irodalmi lexikon és bibliográfia
Romániai magyar irodalmi lexikon
Romániai magyar ki kicsoda, 1997.
Új magyar irodalmi lexikon , Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.