From Wikipedia, the free encyclopedia
Flugo 804 de EgyptAir estis flugo de la kompanio EgyptAir irinta de Parizo, Francio al Kairo, Egiptio matene la 19-an de majo 2016 (laŭ loka tempo). La aviadilo de la tipo Airbus A320 kraŝis iom post 0:30 (UTC), mallonge post eniro en la aerspacon de Egiptio; ĝi tiam estis ĉ. 390 km nord‑okcidente de Kairo.
Flugo 804 de EgyptAir | |
---|---|
| |
aviadila akcidento | |
Ĝenerala informo | |
Dato | 19-an de majo 2016 |
Tempo | ĉ. 0:30 UTC |
Karaktero | malapero |
Kaŭzo | esplorata |
Loko | orienta Mediteraneo |
Geografia situo | 33° 40′ 33″ N, 28° 47′ 33″ O (mapo)33.67583333333328.7925 |
Punkto de elflugo | Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle (Francio) |
Punkto de alflugo | Flughaveno de Kairo |
Aviadilo | |
Tipo | Airbus A320-200 |
Flugkompanio | EgyptAir |
Pasaĝeroj | 56 |
Aviadilanoj | 10 |
Postvivintoj | 0 |
Je la 20‑a de majo oni trovis rompaĵojn en la maro proksimume meze inter la greka insulo Karpatoso kaj la egipta bordo[1].
La jenaj tempoj estas laŭ pariza tempo, kiu pro somera tempo estis du horojn antaŭ UTC kaj unu horon post la kaira tempo.
La ekiro de la aviadilo estis planita je 22:45[2]; ĝi fakte ekiris de la pasaĝerejo je 23:09 kaj dek minutojn poste leviĝis. Je 1:55 la stiristo radie kontaktis grekan aviad‑registon, kiam li estis super la insulo Kea. Li ne menciis problemojn.
Je la 2:26 la aviadilo transiris de la greka aerspaco al la egipta. Ĝi havis regulan alton de 11,6 km (38 000 futoj)[3]. Je la sama tempo la aŭtomata sistemo ACARS raportis fumon en la antaŭa necesejo (smoke lavatory smoke), unu minuton poste fumon en aparatejo sub la stirejo (avionics smoke). Plia mesaĝo raportas malfermon de stireja fenestro[4]. Tio povus indiki incendion.
La lasta ACARS-mesaĝo (ne pri fumo) estis ricevita je la 2:29. Je la 2:33 la aŭtomata respondilo ĉesis respondi. Ekde tiam eblis observi la aviadilon nur per aktiva radaro. Ĝis tiu tempo la aviadilo flugis pli-malpli rekte sud-orienten, sur konstanta alto de 37.000 futoj.
Je la 2:37 la aviadilo dufoje akre turniĝis (je 90° maldekstren kaj je 360° dekstren) kaj rapide malsupreniris je 22.000 futoj (6,7 km). Je 2:39, je alto de 10.000 futoj (3 km) ĝia bildo malaperis de la radaraj ekranoj[5].
Por la 3:20 (loka tempo: 4:20) estis planita la alteriĝo en Kairo[2]; oni antaŭvidis alvenon kelkminute pli fruan.
En la aviadilo estis 10 aviadilanoj kaj 56 pasaĝeroj el 12 nacioj, inter ili 30 egiptoj kaj 15 francoj. La aviadilo estis el la jaro 2003 kaj tiam liverita rekte al EgyptAir. En 2013 ĝi havis problemon pri trovarmiĝo de motoro, kiu necesigis krizan surteriĝon, sed ĉiuj difektoj estis riparitaj[1].
La stiristo havis sperton de pli ol 6.000 flughoroj, el ili 2.101 en samtipaj aviadiloj. Lia viculo havis sperton de pli ol 2.000 horoj.
La flugo estis la kvina de la aviadilo tiutage. Antaŭe ĝi flugis de Asmero (Etiopio) al Kairo, de tie al Tunizo kaj reen, poste al Parizo.
Egiptaj aŭtoritatoj komence diris ke terorisma ago estas pli probabla kaŭzo de la kraŝo ol teknika problemo, sed francaj aŭtoritatoj diras ke oni ankoraŭ scias nenion pri la kaŭzo.
La 16-an de junio la serĉoŝipo John Lethbridge trovis unu el la aviad-registriloj, la voc-registrilon, kiu registris la sonojn kaj konversaciojn en la stirejo[6]. La 17-an de junio ankaŭ la flugdatena registrilo estis trovita.[7]
La franca ĵurnalo Le Figaro raportis je la 16-a de septembro 2016 pri trovo de eksplodaĵaj restaĵoj sur aviadilvrakaj partoj[8]. Tri monatojn poste (15-a de decembro) la egipta ministerio pri aviado konfirmis trovon de eksplodaĵaj restaĵoj sur kadavroj de viktimoj[9].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.