![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3d/Flughafenschwechat.jpg/640px-Flughafenschwechat.jpg&w=640&q=50)
Flughaveno Vieno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flughaveno Vieno (germane Flughafen Wien aŭ Flughafen Wien-Schwechat) estas la plej granda flughaveno de Aŭstrio. Ĝi situas oriente de Vieno kaj servas grandparte al internacia trafiko; ĝi estas la hejmo de la flugkompanioj Austrian Airlines kaj Niki Luftfahrt.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Vienna_International_Airport_Schwechat_Wikivoyage_Banner.png/640px-Vienna_International_Airport_Schwechat_Wikivoyage_Banner.png)
Rapidaj faktoj internacia flughaveno • place, IATA: VIE ICAO: LOWW ...
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
internacia flughaveno • place | |||||
IATA: VIE ICAO: LOWW | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Aŭstrio | ||||
Regiono | Malsupra Aŭstrio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Flughafen Wien AG | ||||
Apuda urbo | Vieno (18 km) | ||||
Alteco | 183 m | ||||
Geografia situo | 48° 6′ 52″ N, 16° 33′ 36″ O (mapo)48.11444444444416.56 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 11/29; 16/34 | ||||
Kurej-longo | 3.500; 3.600 m | ||||
Retejo | www.viennaairport.at | ||||
Fermi
La flughaveno kapablas akcepti larĝtubajn aviadilojn, kiaj Boeing 747 aŭ Airbus A340.
Ĉar la flughaveno situas proksime de la ĉeĥa kaj slovaka landlimoj, ĝi servas ankaŭ al najbarlandaj urboj, precipe Bratislavo kaj Brno, kvankam tiuj ĉi havas proprajn flughavenojn.