Flavorela tukaneto
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavorela tukaneto (Selenidera spectabilis) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio S. spectabilis signifas en la latina “spektakla” au “mirinda”, kio en Esperanto oni povas ŝanĝi al flavorela, kio estas unu el la plej rimarkindaj ecoj de la specio pro ties longo, ĉar atingas preskaŭ la flugilojn, sed kiu ne estas entute distinga, ĉar ankaŭ aliaj specioj de la genro havas similan flavan makulon malantaŭokule; sed oni uzas tiun nomon, ĉar ankaŭ en nacilingvoj estas uzataj (angle kaj hispane). Krome ofte pli rimarkinda estas la flava flanka makulo.
Flavorela tukaneto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavorela tukaneto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Selenidera spectabilis (Cassin, 1857) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969. "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kiel aliaj membroj de la genro tiu ĉi specio montras ekzemplon de seksa duformismo, kun la masklo havanta blunigrajn kronon kaj kolon, krom subaj partoj (iom blunuancaj), kaj malhelverdajn dorson kaj flugilojn, dum la ino havas brunajn kapojn kaj subajn partojn. Ĝi longas el 38 al 44 cm., el kiuj la beko estas 8 al 10 cm longa. La pezo de la specio estas ĉirkaŭ 220 g. La beko estas pli hela en supra bordo de supra makzelo. La iriso estas ruĝeca kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo blua. La femuroj estas brunecaj kaj la subpugo ruĝa.
Ĝi troviĝas en la atlantika duono (kariba) de Centrameriko el Honduraso, Kostariko, Nikaragvo kaj Panamo al nordorienta Sudameriko nome en norda Kolombio en ties pacifika marbordo, kaj eble en Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montetaro. Ĝis 1500 m de altitudo. Ĝi estas nekomuna specio. Vivas en paroj aŭ etaj grupoj de ĝis 8 individuoj. Ili manĝas fruktojn, reptiliojn, insektojn kaj eĉ birdidojn de aliaj specioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.