From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝeckrona filoskopo aŭ Flavgorĝa filoskopo (Phylloscopus ruficapilla) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi troviĝas en Sudorienta Afriko el Kenjo suden tra Tanzanio, Zambio, Malavio kaj Mozambiko, al Zimbabvo kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ruĝeckrona filoskopo ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus ruficapilla (Sundevall, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas specio verdeca supre kaj blankeca sube, kiel plej parto de filoskopoj, sed krome ĝi havas flavecajn bruston (el kio devenas unu el la du alternativaj nomoj de la specio) kaj vizaĝon trapasatan de malhela traokula strio sub pli flava kaj markata superokula strio. Ankaŭ la krono estas iome brunecnuanca aŭ brunruĝecnuanca, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.