From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavbrida mutuo aŭ Flavbrida kraco (Crax daubentoni) estas granda specio de birdo de la familio de Kracedoj, troviĝanta en arbaroj kaj ĝangaloj de Kolombio kaj Venezuelo ĝis 850m super marnivelo.
Flavbrida mutuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino, ĉe la Filadelfia Bestoĝardeno, Usono | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Crax daubentoni (G.R. Gray, 1867) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ties plej rimarkindaj trajtoj estas ties kresto, komponita el krispaj plumoj kiuj kurbiĝas antaŭen, kaj la karneca karunklo brilflava ĉe la bekobazo. Inoj malhavas tiun karnecan flavan karunklon, sed pri la resto similas al la masklo en la plumaro, ĝenerale nigra kun blankaj kloakareo kaj vostopinto. La kruroj estas bluecnigrecaj. La plenkreskulo estas 84-92.5 cm longa[1] kaj pezas ĉirkaŭ 2–3 kg.[2]
Ili manĝas ĉefe surgrunde, sed flugas alte en arboj kaze de minaco. Ili manĝas fruktojn, foliojn, semojn, kaj malgrandajn animalojn.
Malkiel plej aliaj kokoformaj birdoj, tiuj mutuoj nestumas for el la grundo, kaj ambaŭ seksoj helpas al la nestokonstruado. La ino demetas 2 ovojn – malmulte kompare kun ovokvantoj de multaj surgrundonestumantaj kokobirdoj. Somere ili ariĝas en grandaj grupoj de ĝis 100 individuoj, ĉe akvejoj. Ili nestumas dum la pluvepoko.[3]
Oni ne konas subspeciojn.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.