From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavbeka ŝterno (Sternula superciliaris) estas specio de birdo de la ŝternoj de la familio de Ŝternedoj.
Flavbeka ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo kaj Venezuelo. Temas pri preskaŭ ĉiu sudamerikaj landoj escepte en Ĉilio.
Temas pri malgranda ŝterno 25 cm longa. La supraj partoj estas sufiĉe uniforme helgrizaj kaj la subaj partoj kaj malalta vizaĝo estas blankaj. La kapo estas blanka, kun nigraj krono, nuko kaj strio tra la okulo ĝis la bekobazo, kaj blanka makulo en la frunto super la beko; vintre la blanka frunto estas pli ampleksa kun malpli granda kaj difinita nigra krono; restas nur strio ekde la okulo ĝis la nuko. La beko estas tutflava (ĉe nereproduktuloj kun malhela pinto), fortika kaj larĝega ĉebaze. La kruroj kaj piedoj estas flavecaj. La longa iomete forkoforma vosto kaj flugiloj estas ĉefe helgrizaj sed kun tre videblaj nigraj flugilpintoj. Junuloj estas brunmakulitaj.
Ties natura medio estas riveroj, marĉoj kaj nesalaj lagoj. Tre malofte estas marborda specio. Estas solema birdo ne tiom socia kiom aliaj ŝternoj; ĝi troviĝas ĉu pare ĉu laŭ etaj grupoj. La flugo estas rapida kaj ofte glitflugas. Ili plonĝas por kapti manĝaĵojn. Ili manĝas fiŝojn.
La inoj demetas du aŭ tri brunajn ovojn makulitajn je bruno aŭ grizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.