![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Jubilea_simbolo.svg/langeo-640px-Jubilea_simbolo.svg.png&w=640&q=50)
Flandra Esperanto-Ligo
kupola Esperanto-asocio de Flandrio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la poŝ-kalendaron La Jaro, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.
Rapidaj faktoj Vlaamse Esperantobond ...
Flandra Esperanto-Ligo | |
---|---|
Vlaamse Esperantobond | |
![]() | |
Lando | ![]() ![]() |
Tipo | regiona Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 7-a de oktobro 1978 |
Fondiĝloko | Antverpeno |
Interretejo | www |
Fermi
La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas jena.
La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizon-Taal. Ĝi estas precipe en la nederlanda lingvo.
En FEL laboras ĉi-momente Gerd Jacques kaj pluraj volontuloj.