![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/2/2b/Flago-de-Etiopio.svg/langeo-640px-Flago-de-Etiopio.svg.png&w=640&q=50)
Flago de Etiopio
ŝtata flago / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia flago de Etiopio estis adoptita la 6-an de februaro 1996. La tradicia trikoloro (verda, flava kaj ruĝa) venas de la imperiestro Meneliko la 2-a (1889-1913) kaj estis unuafoje uzita sur flago en 1895. La nuna flago kaj emblemo estis adoptitaj post la malvenko de la marksista Mengistu-reĝimo (en povo de 1974-1991). La emblemo estas celita reprezenti kaj la diversecon kaj unuecon de la lando. Blua reprezentas pacon, la stelo reprezentas diversecon kaj unuecon, kaj la sunradioj simbolas prosperon. La verda simbolas la teron, flava strio por paco kaj espero, kaj ruĝa estas simbolo de forto.
- Kategorio Flago de Etiopio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/2/2b/Flago-de-Etiopio.svg/640px-Flago-de-Etiopio.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/FIAV_111000.svg/20px-FIAV_111000.svg.png)