![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Netten%252802%2529.jpg/640px-Netten%252802%2529.jpg&w=640&q=50)
Fiŝreto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiŝreto estas ilo por kapti fiŝojn, krustacojn aŭ aliajn naĝantajn bestojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Netten%2802%29.jpg/640px-Netten%2802%29.jpg)
Ĝi konsistas el reto el pli malpli dikaj fadenoj aŭ ŝnuroj nodataj por formi maŝojn.
La fiŝreto estas etendita en akvo kaj permesas kapti fiŝojn de preciza grando, per ĝiaj maŝoj, kies grandeco retenas la fiŝon ĉe la kapo aŭ la antaŭa parto de la korpo.
Por ĉiu specio de kaptaĵo, oni uzas fiŝreton malsaman per ĝia koloro, grando, dikeco de ĝia ŝnuro kaj minimuma grando de ĝiaj maŝoj.