Fiŝbredado
bredado de fiŝoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiŝbredado estas fako de akvokulturo, kiu temas pri bredado de fiŝoj. Tia bredado okazas en ujoj parte aŭ tute fermitaj (basenoj plastaj aŭ betonaj, retegoj aŭ kaĝegoj ktp.) aŭ en nesala akvo, aŭ rekte en la maro laŭspecie.
Fiŝkaptado estas komparebla al ĉasado de teraj bestoj kaj fiŝbredado al bredado de teraj bestoj. La fiŝoj restas en la bredejo dum la tuta vivciklo: kutime oni obtenas la fiŝovojn de la patrino en fiŝidejo kaj tenas la idojn tie dum tempo, kaj poste movas ilin al alia loko, kie oni provizas fabrikitan nutraĵon al ili kaj buĉas ilin, kiam ili atingas la deziratan grandecon.