Finnlingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la finna lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La finnlingva Vikipedio (finne Suomenkielinen Wikipedia) estas finnlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio.
Finnlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Retadreso | fi.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | finna |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 8-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 574 220 |
Profundeco | 38.5 |
Paĝoj | 1 494 787 |
Redaktoj | 22 378 586 |
Uzantoj | 577 374 |
Aktivaj uzantoj | 1 579 |
Administrantoj | 34 |
Dosieroj | 76 385 |
Laŭ sumo de artikoloj, ĝi laŭ la stato de decembro 2012 estis la 17-a plej granda vikipedio kun proksimume 310 000 artikoloj.
La finna vikipedia projekto komenciĝis fine de la jaro 2002, sed restis en tre primitiva stadio ĝis somero 2003. La evoluo rapidiĝis post kiam la programaro MediaVikio estis novigita al fazo tri fine de novembro 2003, kaj de tiam konstante kreskas. Kvankam la nombro de denaskaj finnlingvanoj en komparo al aliaj lingvoj estas ne tro granda (laŭ takso de la retejo ethnologue temas pri proksimume 5 milionoj) kaj la nombro de homoj fremdlingve lernintaj la lingvon estas ege limigita, la projekto estas imprese sukcesa.