![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a6/Filippodiacono.jpg/640px-Filippodiacono.jpg&w=640&q=50)
Filipo la diakono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sankta Filipo - latine Philippus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo. Endas diferencigi lin de la apostolo samnoma, kvankam en la lengendoj de la kristana tradicio ambaŭ biografioj parte mise estis intermiksitaj. La diakono Filipo ofte ankaŭ referenciĝas je la nomo Filipo la evangeliisto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Unteressendorf_Pfarrkirche_Taufstein_Philippus_2.jpg/640px-Unteressendorf_Pfarrkirche_Taufstein_Philippus_2.jpg)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sankta Filipo |
Sankta | ||
Filipo la diakono | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a jarcento en Ĉemara Cezareo | |
Morto | 1-a jarcento en Hierapoliso | |
Profesio | ||
Okupo | diakono ![]() | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la tempo de la unua persekuto de kristanoj en Jerusalemo, Filipo kristanisme misiis en Samario (Agoj de la Apostoloj 8, 4-13). Li predikis kaj sanigis psikajn malsanulojn. Laŭ rakontoj de la libro Agoj de la Apostoloj (8, 26-40) li per supernaturaj fortoj estis transportata al dezerta vojo proksime de Gaza-urbo. Kie li renkontiĝis kun la trezoristo de la reĝino de Etiopio, kiu revojaĝis de Jerusalemo al lia afrika hejmlando. Li petis al la diakono bapti kaj do kristanigi lin. Eksterbibliaj fontoj en tiu bapto vidas la komenciĝon de la Etiopia Ortodoksa Eklezio.
Post tio - laŭ la informoj de la libroj Agoj de la Apostoloj - li misiis en la regiono de la antikva urbo Cezareo en Kapadokio, la nuna turkia urbo Kayseri, kaj post tio kune kun siaj kvar filinoj en la antikva urbo Hierapolis de Frigio. Tie laŭ eksterbibliaj fontoj la kvin familianoj estis malliberigitaj, krucumitaj kaj samtempe ankaŭ ŝtonumitaj, do mortis kiel kristanaj martiroj.