From Wikipedia, the free encyclopedia
En biologio, ĉiu ajn grupo de fiŝoj kiuj restas kune pro sociaj tialoj estas fiŝaro, kaj se la grupo naĝas krome en la sama direkto laŭ kunordigita sistemo, ili estas menciataj en kelkaj lingvoj kaj de kelkaj fakuloj kiel lerneja fiŝaro.[1] En pli komuna uzado, tiuj terminoj estas foje uzataj pli svage.[1] Ĉirkaŭ unu kvarono de fiŝoj ariĝas siajn tutajn vivojn, kaj ĉirkaŭ unu duono de fiŝoj ariĝas parton de siaj vivoj.[2]
Fiŝoj ricevas multan profiton el ariĝada kutimaro kaj ĉefe defendon kontraŭ predantoj (danke al pli bona predantodetektado kaj per solvo de la ŝanco de individua kapto), plibonigante la sukceson en manĝado, kaj pli altan sukceso trovi partneron. Verŝajne la fiŝoj ankaŭ profitas el la armembreco danke al pliiganta efiko en hidrodinamiko.
Fiŝoj uzas multajn trajtojn por elekti arpartenrojn. Ĝenerale ili preferas pli grandajn fiŝarojn, fiŝarajn partnerojn de siaj propraj specioj, fiŝarajn partnerojn similajn laŭ grando kaj aspekto al ili mem, sanajn fiŝarajn partnerojn, kaj parencajn (se agnoskataj).
La "rarefiko" permesas ke ĉiu ajn fiŝarmembro kiu elstaras pro aspekto estu prefere celita de predantoj. Tio povas klarigi kial fiŝoj preferas ariĝi kun individuoj kiuj similas al si mem. La rarefiko tiele tendencu homogenigi la fiŝarojn.
Aligaĵo de fiŝoj estus la ĝenerala termino por kolekto de fiŝoj kiuj ariĝis kune en iu loko. Fiŝaliĝoj povas esti ĉu strukturitaj aŭ nestrukturita. Nestrukturita aligaĵo povus esti grupo de miksitaj specioj kaj grandoj kiuj ariĝis hazarde ĉe iu loka resursofonto, kiaj de manĝo aŭ de nestolokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.