From Wikipedia, the free encyclopedia
La 28-an de julio 2017, pasaĝera trajno trafis en haltigan bufron kaj elreliĝis ĉe stacio Estació de França en Barcelono, Hispanio. Kvindek kvar homoj estis vunditaj, el kiuj kvin serioze.
La akcidento okazis ĉirkaŭ la 07:15 CEST (05:15 UTC).[1] Antaŭurba trajno koliziis kun la bufroj ĉe stacio Estació de França kaj estis elreligita.[2] La trajno plenumis servon San Vicenç de Calders - Estació de França sur la linio R2.[3]
La implikita trajno estis elektra motortrajno de RENFE Klaso 451, numero 210M.[1] Atestantoj diris, ke la trajno ne bremsis enirante la stacion.[4] Almenaŭ 54 homoj estis vunditaj,[1] el kiuj kvin serioze.[3] Dek ok homoj estis hospitaligitaj. Viktimoj estis transportitaj al kvar diversaj hospitaloj en Barcelono.[1]
La "Comisión de Investigación de Accidentes Ferroviarios" (CIAF) (Komisiono de Enketo pri Fervojaj Akcidentoj) estas respondeca pri enketado de fervojaj akcidentoj en Hispanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.