Fernando de la Rúa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fernando de la Rúa (Kordobo, Argentino, 15-a de septembro de 1937 kaj mortis la 9-a de julio 2019) estis advokato kaj politikisto argentina de la partio Unión Cívica Radical. Li iĝis Prezidento de Argentino, nome per la Alianco la 10-a de decembro de 1999, sukcedante al la dua regotempo de Carlos Menem. Kvankam lia regotempo etendiĝis ĝis 2003, li rezignis al la posteno la 20-a de decembro de 2001 pro kio li plenumis nur 2 jarojn kaj 10 tagoj de regado, meze de nombraj sociaj protestoj dum la krizo de decembro de 2001 en Argentino. La sekva prezidenta povovakuo necesigis kunvenon de Asembleo kiu precizigu kiu devas plue esti prezidento, kaj tiele li estis anstataŭita de Ramón Puerta, Adolfo Rodríguez Saá, Eduardo Camaño kaj finfine Eduardo Duhalde en la fluo de malmultaj tagoj.
Antaŭ esti ŝtata prezidento, li estis la unua bonaera guberniestro Jefe de Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires, krom trifoje nacia senatan kaj unufoje nacia deputito.