aŭstra pentristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Eisenhut [ejzenhut], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisenhut Ferenc, germane Franz Xaver Eisenhut estis hungaria germana pentristo.
Ferenc Eisenhut | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Xaver Eisenhut |
Naskiĝo | la 26-an de januaro 1857 en Plankenburg (Hungara reĝlando) |
Morto | la 2-an de junio 1903 en Munkeno (Germana regno) |
Tombo | Munkena Orienta Tombejo |
Lingvoj | serba • hungara |
Ŝtataneco | Serbio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Ferenc Eisenhut naskiĝis la 26-an de januaro 1857 en Plankenburg aŭ Németpalánka (Hungara reĝlando, nuntempa Bačka Palanka en Serbio), li mortis la 2-an de junio 1903 en Munkeno (Germana regno).
Ferenc Eisenhut devenis el ŝvaba familio. Li komence estis komercisto-lerninto, sed Károly Telepy aprezis lin talenta, tial li studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1875-1877). Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj János Greguss. Inter 1977 kaj 1983 li lernis en arta akademio en Munkeno de Gyula Benczúr Ludwig Löfftz Wilhelm von Diez. Post siaj studoj li vojaĝis por ĉerpi temojn al Batumo, Tbiliso, Derbent, Bakuo, inter 1886-1899 al Napolo, Tunizio, Alĝerio, Egipto, Sirio, Buĥaro, poste li vivis en Munkeno. Li edziĝis en 1897, baldaŭ 3 gefiloj naskiĝis. Lia pentraĵo ricevis oran medalon en 1886.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.