From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Bíró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Biró Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1949) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo (ĝis 1945) estis Rákosi Ferenc, lia frato estis Mátyás Rákosi.
Ferenc Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1904 en Sopron |
Morto | 10-an de novembro 2006 (102-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Moskva Ŝtata Aviada Instituto (–1935) |
Familio | |
Frat(in)o | Mátyás Rákosi |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero politikisto |
Ferenc Bíró naskiĝis la 6-an de junio 1904 en Sopron. Li mortis la 10-an de novembro 2006 en Budapeŝto.
Ferenc Bíró devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste li eklaboris en fabriko en Budapeŝto en 1914. Post la 1-a mondmilito li migris laŭvice al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, Aŭstrio, Francio, fine en 1925 al Soveta Rusio. Li laboris ĉie, kiel simpla laboristo. En Moskvo li plulernis ricevinta diplomon en 1935. Dum la 2-a mondmilito li estis kapitano en la Ruĝa Armeo, poste li hejmenvenis kaj aliĝis al la komunistoj. Li eklaboris en fabrikaro de Manfréd Weiss kiel ĉefdirektoro. Inter 1950-1956 li estis subministro, krome li ekinstruis en la teknikuniversitato. Li estis ankaŭ katedrestro. Post la Hungara revolucio de 1956 li denove migris al Sovetunio, kie li laboris en instituto. En 1958 li havis eblecon hejmenveni. Li ricevis mezgrandajn postenojn en Budapeŝto, sed li ne rajtis uzi rangojn akademiano kaj profesoro. En 1968 li pensiuliĝis, sed pli frue li partoprenis en planado de nova ekonomia sistemo.
Li havas edzinon, kiu naskis filon. Li okupiĝis precipe pri produkta sistemo de maŝinoj. Li ricevis premion Kossuth en 1949, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
http://www.tudosportal.hu/egy.php?id=1482 hungarlingva biografio]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.