nacia futbala asocio en Albanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federacio Albania de Futbalo, albane Federata Shqiptare e Futbollit, estas la nacia futbala asocio en Albanio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1930. La asocio interalie ekde tiu jaro organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera kategorio - albane Kategoria Superiore. Ĝis 1998 ĝi estis nomita Kategoria e Parë ("Unua kategorio"), poste ĝi ankaŭ estis nomita Kampionati Shqiptar (do "Ĉampioneco albana") kaj Superliga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo FK Partizani Tirana, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo KF Tirana (Klubi i Futbollit Tirana) - laŭ la stato de 2023 entute 26-foje.
Federacio Albania de Futbalo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 1930 vd | |
Lando(j) | Albanio | |
Sidejo | Tirano | |
Posedatoj | nacia vira futbala teamo de Albanio albania nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj Kastrioti Stadium (en) albania nacia futbala teamo de virinaj sub-19-jaruloj albania nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj Qemal Stafa Stadium (en) albania nacia virina futbala teamo stadiono Air Albania vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.