![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/Brasao4_vertical_cor_300dpi.png/640px-Brasao4_vertical_cor_300dpi.png&w=640&q=50)
Federacia Universitato de Cearao
publika universitato de Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Federala de Cearao aŭ simple UFC estas altnivela porinstrua institucio de Brazilo funkcianta en la ŝtato Cearao. UFC enhavas la kampusojn en urboj Fortalezo, Sobralo kaj Barbalha.
Federacia Universitato de Cearao | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro publika eduka institucio universitato ![]() | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 16-a de decembro 1954 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 3° 44′ 31″ S, 38° 32′ 28″ U (mapo)-3.7418917-38.5411983 | ||||
lando | Brazilo | ||||
urbo | Fortalezo | ||||
adreso | Avenida da Universidade, nº 2853 - Benfica | ||||
poŝtkodo | 60020-181 | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
vd | |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
En Fortalezo, la universitato havas tri kampusojn: la "Kampuso de Pici (Pisi')", kun programoj en fakoj de scienco kaj teknologio; la "Kampuso de Benfica (Benfika)" kun rektorejo, programoj pri homaj sciencoj, belartoj, administracio kaj juro; kaj la "Kampuso de Porangabussu (Porangabusu')" kun programoj pri sansciencoj. La kampusoj en Sobral kaj Barbalha estas novaj kaj tie troviĝas nur lernejoj pri medicino, kiuj estas eksterigo de la centra medicina lernejo de Fortalezo.
Ankaŭ ekzistas kampuso en Barbalha kun kurso pri Medicino kaj en Sobralo kun kursoj pri Medicino, Psikologio, Inĝenierarto pri Komputado, Ekonomiaj Sciencoj, Odontologio kaj Elektra Inĝenierado.