From Wikipedia, the free encyclopedia
Fasadverdigado estas formo de konstruaĵ-verdigado kaj signifas planitan kaj kontrolitan kreskigadon de speciale konstruitaj fasadoj pere de plantoj.
La fasad-verdigado protektas la eksteran surfacon de konstruaĵo kaj plibonigas sian aspekton. Krome ĝi plibonigas la medion laŭ ekologiaj aspektoj. En la lasta triono de jarcento oni esploris science la konstrufizikajn, aerhigienajn kaj urbekologiajn efikojn de la verdigado. La ĝis nun trovitaj efikoj estas pozitivaj, sed nur en eta kvanto.
Ĝis nun oni verdigas fasadojn nur pere de grimpplantoj kaj en limigita kadro ankaŭ kun spalirlignoj. Intertempe pli kaj pli realiĝas metodoj, kiuj baziĝas je direkta fasadkreskigado. La fasadoj estas konstruitaj kiel vegaĵsurfacoj. Oni distingas inter fakuloj inter vandoligita kaj terligita fasadverdigado – depende kie la fasadkreskaĵo enradikiĝas. Inter la terligita (klasika) kaj la vandligita fasadverdigado ekzistas diversaj miksformoj, ekzemple etaĝe aranĝitaj fasadverdigadoj.
La klasika fasadverdigado pere de grimpplantoj povas okazi per direkta kreskigado per memgrimpantaj plantoj aŭ per tiel nomataj skafaldo-grimpantaj plantoj.
La grimpplantoj – kaj memgrimpantoj kaj skafaldo-grimpantaj plantoj– specialiĝas je rapida altenkreskado. Ili kreskas sur submetaĵo (ekzemple rokoj, trunkoj) aŭ ĉirkaŭ en subtenaĵo (plej ofte lignoplanto, sed ankaŭ morta lignaĵo). Ili nur formas malfiksajn trunkojn, kiuj sole servas la transportajn taskojn, kaj atingas tial avantaĝon je lumo respektive suna enradiado. Grimpplantoj ne kapablas porti sin mem.
La por la direkta surkreskado de konstruaĵoj taŭgaj memgrimpantoj havas fiksorganoj, ofte adheraj radikoj (ekzemple hedero, grimpanta hortensio, kampsido). Adheraj diskoj estas specialaj ĉiroj de partenocido-specioj. Nur ties specioj aŭ kultivaroj, kiuj formas adherajn diksojn estas memgrimpantaj.
La skafaldogrimpantaj plantoj distingiĝas en volvantaj plantoj (volvantaj), ĉirplantoj (formas ĉirojn) kaj disentendgrimpantoj (disetendiĝas aŭ enhokiĝas). El tiuj grimpantaj teknikoj rezultiĝas la postulojn al la skafaldoj. La konstrukcioj nomiĝas grimphelpaĵojn.
La kasedaj sistemoj ne estas rekte ligitaj al la tero kaj ili bezonas apartan irigacion. La franca botanikisto Patrick Blanc inventis tiun sistemon.
Memkompreneble ankaŭ pro ĉiuj fasadverdigadoj la postuloj de la plantoj al lumo, grundo, klimato gravas. Ĉe vandligitaj sistemoj la konstrufizikaj efikoj devas esti konsiderataj. Ĉiuj fasadverdigadoj bezonas flegadon.
(germana) Fachvereinigung Bauwerksbegrünung e.V. Fachverband Fassadenbegrünung Arkivigite je 2016-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
(germana) Gebäude Begrünung Energie. Potenziale und Wechselwirkungen. Abschlussbericht[rompita ligilo]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.