From Wikipedia, the free encyclopedia
Farington estas urbo de Britio, situanta proksimume 120 kilometrojn okcidente de Londono kaj 30 kilometrojn okcidente de Oksfordo. Farington apartenas al la nuna administra regiono Sud-orienta Anglio kaj la historia provinco Berkshire. Ĝi situas en la valo de la rivero Tamizo, kaj la urbocentro situas 4 kilometrojn sude de la rivera bordo. En la urbo mem vivas apenaŭ pli ol 6 000 homoj, do temas pri kompare malgranda loĝloko, sed pro sia malnoveco la urbeto konsideratas grava loko de la historia provinco.
Farington | |
urbo | |
la urba "grenmerkatejo" | |
Lando | Britio |
---|---|
Unio | Eŭropa Unio |
Regiono | Sud-orienta Anglio |
Provinco | Berkshire |
Situo | Farington |
- koordinatoj | 51° 39′ 25″ N 1° 35′ 9″ U (mapo) |
Loĝantaro | 6,817 (2001) |
Horzono | GMT+0h |
- somera tempo | GMT+1h |
Poŝtkodo | |
Situo de Farington kadre de Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Farington | |
Retpaĝo: www.faringdontowncouncil.gov.uk | |
La urba nomo devenas el la anglosaksa kaj signifas "filikokovrata monteto".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.