Fantompluvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fantompluvo (aŭ ŝajnpluvo, virgao) estas precipitaĵo, kiu montriĝas en formo de vertikalaj aŭ oblikve dependantaj trenaĵoj (falstrioj) je la malsupra flanko de nubo, sed ne atingas la grundon. Tiu specialformo plej ofte troviĝas je cirokumuluso, altokumuluso, altostratuso, nimbostratuso, stratokumuluso, kumuluso kaj kumulonimbuso. La kontraŭparton al tio formas la precipito, en kiu la precipitaĵo atingas la grundon.
Gavin Pretor-Pinney en sia libro „Wolkengucken“ [volkengukken] (nubospektado) komparas la aspekton de kumulusonuboj kun fantompluvaj fenomenoj al meduzoj.
- Fantompluvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Fantompluvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)