Ĉasfalko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉasfalko[1] (Falco rusticolus) estas granda falkoforma birdo kiu vivas en ĉiuj landoj ĉirkaŭantaj nordan poluson. La Ĉasfalko reproduktiĝas en marbordoj de Arkto kaj insuloj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas ĉefe specio de loĝantaj birdoj, sed kelkaj ĉasfalkoj disiĝas pli amplekse post la reprodukta sezono aŭ vintre.[nb 1] La Ĉasfalko estas disa tra multe de Norda Hemisfero, kun populacioj en Nordameriko, Gronlando kaj Norda Eŭropo. Ties plumaro varias laŭloke, ĉar estas birdoj el blankecaj al malhelbrunaj.
Ĉasfalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco rusticolus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La komuna nomo de tiu holarktisa birdo en multaj lingvoj, inter kiuj la francaj gerfaucon aŭ gerfaut, la mezepoka latina gyrofalco, la hispana gerifalte, la bretona Gerfalc'hun, la germana Gerfalke ktp. ŝajne aludas en la unua vortoparto al vortoj por ĝiri reference al la kutimo ŝvebi. El tie eble venas la nuna germana vorto Geier por "vulturo"; ĉiukaze ŝajne la cirkla ŝvebado por serĉi predon distingas tiun falkon el aliaj falkoj de siaj teritorioj.[nb 2] La latina scienca nomo estas komponita de la latinaj terminoj por falko, Falco, kaj por kamparano, rusticolus.