![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Faisal_II_of_Iraq%252C_1950s.jpg/640px-Faisal_II_of_Iraq%252C_1950s.jpg&w=640&q=50)
Fajsal la 2-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fajsal la 2-a [fajsal] aŭ [fejsal] (arabe الملك فيصل الثاني al-Malik Fajṣal ath-thānī, ofte skribita "Faisal"; 2-a de majo 1935 – 14-a de julio 1958) estis la lasta reĝo de Irako. Li reĝis de 4-a de aprilo 1939 (ĝis 1953 sub regenteco de sia onklo 'Abd al-Ilah) ĝis julio 1958, kiam li estis murdita dum la revolucio de 14-a de julio kun nombraj membroj de sia familio. Tiu revolucio markis la finon de la trideksepjara monarkio de Haŝemidoj en Irako, kiu ekde tiam iĝis respubliko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi