Faizabad

urbo en la nordoriento de Afganio From Wikipedia, the free encyclopedia

Faizabad

Faizabad (perse kaj paŝtoe فيذ آباد, ankaŭ latinliterigata Feyzabad kaj Fayz Abad respektive Fejzabad kaj Fajz Abad) estas urbo en la nordoriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Badaĥŝan. Laŭ takso en la jaro 2006 Faizabad havis proksimume 27 200 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 9 098). La plej multaj el ili estas taĝikoj kaj uzbekoj, krome ekzistas malplimultoj da paŝtooj kaj turkmenoj.

Rapidaj faktoj فيذ آباد, rigardo de nordoriento al la historia urbocentrorigardo de nordoriento al la historia urbocentro ...
Faizabad
فيذ آباد
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Badaĥŝan
Demografio
Loĝantaro 27 000  (en 2006, kun antaŭurboj 60 000 (en 2010))
Loĝdenso 6 346 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 7′ N, 70° 35′ O (mapo)37.11833333333370.5775
Alto 1 210 m [+]
Areo 7 km² (700 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Faizabad (Afganio)
Faizabad (Afganio)
DEC
Situo de Faizabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fayzabad, Badakhshan [+]
vdr
Fermi

Faizabad situas 1 200 metrojn super la marnivelo. Proksimaj montoj altas ĝis 2000 metrojn super la marnivelo kaj do je 800 metroj superas la urbon. La rivero Kokĉa trafluas kaj dividas la urban teritorion: norde de la rivero situas la historia urbocentro, sude la nova urbokerno.

Kiel la tuta provinco Badaĥŝan, la urbo Faizabad historie apartenis al la antikva regno Baktrio.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.