![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/A10Thunderbolt2_990422-F-7910D-517.jpg/640px-A10Thunderbolt2_990422-F-7910D-517.jpg&w=640&q=50)
Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II
Usona atakaviadilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fairchild-Republic A-10 Thunderbolt II (aŭ konata en Usona aerarmeo kiel Warthog ("fakoĉero") estas Usona atakaviadilo. A-10 estas ĉefa atakaviadilo de Usona aerarmeo ekde 1975. Tiu simpla, efektiva kaj traviv-kapabla dumotora subsona jeto povas engaĝi kontraŭ ĉiu tipo de la grundaj celoj kiel ekz. tanko kaj aliaj kirasitaj veturiloj. Pli ekzistas la skolta varianto OA-10, kiu servas kiel antaŭenŝovita pafmaŝino.
Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II | ||
---|---|---|
![]() | ||
Tipo: | Atakaviadilo | |
Fabrikanto: | Fairchild Republic | |
Unua flugo: | 10-an de majo 1972 | |
Enkonduko: | 25-an de marto 1977 | |
Produktperiodo: | 1972-1984 | |
Produktkvanto: | 716 | |
Spite al ties grando, A-10 estas tre moviĝema, kaj tio estas grava faktoro por A-10, uzi ĝin en malaltflugaj operadoj. Ĝi povas longtempe resti proksime al la batalkampo kaj operado sub 300 metroj kun vidkapablo de 2,4. Ties batala agoradio kaj ties ekstartaj kaj alteriĝaj kapabloj permasas la operadoj el proksimo de la fronto. Helpe de noktovidiloj, la pilotoj povas plenumi siajn misiojn eĉ en tuta mallumo.
A-10 havas noktovidil-kongruan pilotejon kun granda vezikoforman kupolon, kiu ebligas por la pilotoj rund-vidon. La piloto estas protektita per 400 kg titan-kiraso (nomata ankaŭ titan-bankuvo), kiu ankaŭ kovras la flugkontrolan sistemon kaj kontraxstaras eĉ kontraŭaviadilajn pafilojn kun 23 mm. La fueltanko estas estas memfermiĝema kaj tiel planita, ke ĝi ne eksplodas ĉe trafo. La hidraŭla flugkontrola sistemo povas anstataŭi per mana sistemo. Tiu ebligas al la pilotoj direkti, gvidi alterigi la aviadilon, se hidraŭliko misfunkcias aŭ partoj de la flugiloj difektitas. La motorejo estas tiel almontitaj, por ke estu minimuma ŝanco pri perdo de ambaŭ movilo samtempe en batalo.
Al la avionika ekipaĵo apartenas kominikloj, inercia navigado, pafkontrola sistemo, noktovidiloj. Al la piloto montras antaŭokula prezentilo (angle Head-Up-Display) la rapidon, alton, falangulon, navigadajn onformojn ka celreferencojn. La LASTE-sistemo (angle Low Altitude Safety and Targeting Enhancement system) kalkulas daŭre la trafpunkton de la liberfalantaj armiloj. Sub la fuzelaĝo estas almontita "Pave Penny"-lasera celprezentilo, per kiu la precizecaj bomboj direktiĝas en la celon aŭ eblligas lumigi por aliaj unuoj celon en aero aŭ surtere. La aviadilo uzas duonaŭtomate kontraŭ la atakoj infrarŭgan- aŭ radardurektitan tero-aero-raketojn. Ĉiu A-10 estas ekipita per Tutmonda loktrova sistemo (GPS).
La 30-mm-a kanono GAU-8/A de Gatling-konstruo pafas 3.900 tankokrevajn municiojn je minuto kaj povas detrui multajn tercelojn ĝis la peze kirasita veturilo. La retrofrapo de tiu kanono estas pli forta ol la ŝovforto de la movilo, tiel oni povas pafi nur dum mallonga tempo.