From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federación Obrera Regional Argentina (FORA, Regiona Argentina Laborista Federacio) estas argentina laborista federacia sindikato fondita la 25an de majo 1901 kun la nomo Federación Obrera Argentina kaj FORA el sia kvara kongreso en aŭgusto 1904. Ĝi ludis gravan rolon en la historio de la lando ĝis la 1930-aj jaroj. El sia kvina kongreso ĝi aprobis kaj rekomendis al siaj anoj la propagandon kaj klerigon pri la ekonomiaj kaj filozofiaj principoj de la liberecana komunismo inter 1905 kaj 1915.[1]
En 1915, la FORA eliminis la aliron al la liberecana komunismo, kio kondukis al la malaligo de kelkaj anarkiistaj sindikatoj, kaj oni kreis du centralojn: la FORA de la 5a Kongreso (anarkiista) kaj la FORA de la 9a Kongreso (majoritato sindikatista kaj minoritatoj socialista kaj komunista). La FORA de la 9a Kongreso (sindikatista) memsolviĝis en 1922 por formi la Unión Sindical Argentina (USA), kiu siavice estos unu de la fondantoj de la Confederación General del Trabajo (CGT) en 1930. La FORA de la 5a Kongreso perdis gravon kaj en la 1960-aj jaroj praktike estis malaperinta.
Ĉirkaŭ la jaro 2000, ekis procezo de reaktivigo de la organizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.