La McDonnell Douglas F-15 Eagle (F-15) estas Usona tutvetera taktika ĉasaviadilo.

Rapidaj faktoj
McDonnell Douglas F-15 Eagle
Thumb
Tipo:Taktika ĉasaviadilo
Fabrikanto:McDonnell Douglas
Unua flugo:15-an de aprilo 1972
Enkonduko:29-an de junio 1976
Produktperiodo:1974-
Produktkvanto:1198
vdr
Fermi

La F-15 estas rekonata kiel ĉefa 4-a generacia ĉasaviadilo de unua mondo. Nuntempe multaj uzantoj kiel Usona aerarmeo operacias 254 F-15. Kiel ĉasaviadilo, F-15 venkis pli ol 100-foje kaj ne estis perdita dum la aerbatalo.[1]

Historio

Ĝis Vjetnama milito, la ĉefaj ĉasaviadiloj de Usona aerarmeo (kaj Usona mararmea aviado) estis F-4 Phantom kaj F-5. La aparta operado de malsamaj ĉasaviadiloj por aerarmeo kaj mararmeo pligrandigis buĝeton por subteno de ĉasaviadilaj fortoj. En 1965, por savi subtenan buĝeton kaj prilabori efektivan ĉasaviadilon, la Departemento pri Defendo ordonis projekton "F-X", kies tasko estis ellabori novan ĉasaviadilon. Kvar kompanioj, kiel General Dynamics (ellaboranto de F-16), Fairchild Republic (ellaboranto de A-10), North American Rockwell (ellaboranto de B-1, Apollo 1) kaj McDonnell Douglas partoprenis en projekto. La 23-an de decembro 1969, Usona aerarmeo anoncis selekton de plano F-15, la plano de McDonnell Douglas.

La unua debuto de F-15 okazis dum la Araba-israela konflikto. Kiel ĉefa forto de Israela aerarmeo, F-15 gajnis venkon kontraŭ ĉasaviadiloj de arabaj landoj. Dum la Libana milito, Israela aerarmeo interkaptis 42 ĉasaviadilojn de Siria aerarmeo, inkluzive MiG-21 kaj MiG-23. F-15 ankaŭ partoprenis en la testo de kontraŭsatelita misilo ASM-135 inter 1982 kaj 1985, kiu estis parto de Strategia Defenda Iniciato (SDI).[2]

Kiel 4-a generacia ĉasaviadilo, F-15 estas uzataj en multaj landoj. En 1989, F-15E Strike Eagle disvolviĝis por aeratakaj misioj. Dum la Golfa milito, F-15 interkaptis 34 irakajn aviadilojn. Nuntempe Israelo, Japanio, Sauda Arabio. Speciale en Usona aerarmeo operacias F-15, danke al stabila rendimento.

Variantoj

  • F-15A (1972) : Unu-seĝa ĉasaviadilo.
  • F-15B (1972) : Du-seĝa edukaviadilo.
  • F-15C (1979) : Plibonigita versio de F-15A.
  • F-15D (1979) : Plibonigita versio de F-15B.
  • F-15J (1981) : Versio por Japana Aera Memdefenda Forto (Japana aerarmeo).
  • F-15E (1986) : Du-seĝa, atakĉasaviadila, plibonigita versio de F-15.
  • F-15SE (2010) : Plibonigita versio de F-15, 5-a generacia versio de F-15E.

Specifaĵo (F-15C)

  • Longo: 63 ft 9in (19.43 m)
  • Alto: 18 ft 6in (5.63 m)
  • Enverguro: 42 ft 10 in (13.05 m)
  • Maks. rapido:
    • en alta alteco: Mach 2.5+ (1,650+ mph, 2,665+ km/h)
    • en malalta alteco: Mach 1.2 (900 mph, 1,450 km/h)
  • Povejo: Pratt & Whitney F100

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.