From Wikipedia, the free encyclopedia
Féron estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 519 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Féron | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Trélon |
INSEE kodo | 59229 [+] |
Poŝtkodo | 59610 |
Kodo laŭ INSEE | 59229 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-François Baudry 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 519 (1 999) |
Loĝdenso | 38 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°02′48″N 4°01′32″O (mapo) |
Alto | 158 m - 223 m |
Areo | 13,39 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50.0466666667 °N, 4.02555555556 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Féron [+] | |
Féron estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.
La vilaĝo Féron troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Féron etendiĝas sur 13,39 km².
Ĉiudujare okazas meze de aŭgusto kultura festivalo nomita "Féron’Arts".
Féron apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.