Fátima
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fátima estas urbo en Portugalio, apartenanta al la municipo Ourém, en kiu en la jaro 1917 plurfoje tri infanoj vidis la virgulinon Maria (la patrinon de Kristo).
Tiu ĉi artikolo temas pri la portugala urbo. Pri la samnoma filino de profeto Mohamedo legu sub Fatima bint Muhamad. |
Fátima | |||||
---|---|---|---|---|---|
freguesia • urbo de Portugalio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2495 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 38′ N, 8° 40′ U (mapo)39.625555555556-8.6658333333333 [+] | ||||
Alto | 322 m [+] | ||||
Areo | 71,29 km² (7 129 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fátima [+] | |||||
La urbo Fátima situas ĉ. 130 km norde de Lisbono, duonvoje al universitata urbo Coimbra. Fátima apartenas al distrikto Santarém kaj municipo Ourém kaj estas celo de katolika pilgrimado.
La urbo portas la araban nomon "Fatima", kiun la urbo ricevis laŭ legendoj pri la maŭra princidino Fatima en la 12-a jarcento, kiu kristaniĝis pro amo al kristana kavaliro.
Oni asertas, ke la 13-an de majo en 1917 aperis la virgulino Maria antaŭ la tri paŝtistaj infanoj Lúcia, Jacinta kaj Francisco. Laŭ la vortoj de la infanoj ŝi ordonis al ili reviziti la lokon ĉiun 13-an de monato. Krom tio ŝi malpermesis paroli al aliaj pri la okazintaĵo. La lastan fojon (13-a de oktobro de 1917) aperis ankaŭ 70000 personoj por spekti la mirindajn signojn de la virgulino.
Lúcia mortis la 13-an de februaro en 2005.