![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2c/Tabliczka_E34.svg/langeo-640px-Tabliczka_E34.svg.png&w=640&q=50)
Eŭropa ŝoseo 34
internacia ŝoseo en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 34 (mallonge E 34) estas 489 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter okcidento kaj oriento tra Belgio, Nederlando, Belgio kaj Germanio. La ŝoseo komenciĝas en la okcidento de Belgio ĉe la bordo de la Norda Maro apud la urbo Knokke-Heist. La ŝoseo finiĝas en Bad Oeynhausen (Germanio). Proksime de Bad Oeynhausen la ŝoseo E34 ligiĝas kun la eŭropa ŝoseo 30, unu el la plej gravaj okcidentaj-orientaj trafikaj ligoj de Eŭropo.