Eyes Wide Shut
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eyes Wide Shut (Okuloj Larĝe Fermitaj) estas erota mistera psikologia drama filmo de 1999 reĝisorita, produktorita kaj kunverkita de Stanley Kubrick en kiu stelulis Tom Cruise kaj Nicole Kidman. Bazita sur la novelo de 1926 nome Traumnovelle (Sonĝonovelo) de Arthur Schnitzler, la filmo transigas la historion el fru-20a-jarcenta Vieno al Novjorko de la 1990-aj jaroj. La filmo sekvas la seks-obsedajn aventurojn de Dro. Bill Harford, kiu ekscitita de aventur-konfesoj de sia edzino, Alice, eniras en nokt-longa aventuro, dum kiu li enfiltriĝas en amasa orgio de maskituloj el sekreta societo.
Eyes Wide Shut | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Eyes Wide Shut |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 jul. 1999, 9 sep. 1999, 13 jul. 1999, septembro 1999, 1999 |
Ĝenro | mistera filmo, filma dramo, suspensa filmo, erota suspensa fikcio, erotika filmo, kristnaska filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Larry Smith |
Reĝisoro(j) | Stanley Kubrick |
Produktisto(j) | Stanley Kubrick |
Scenaro | Stanley Kubrick • Frederic Raphael |
Filmita en | Nov-Jorko • Pinewood Studios |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Jocelyn Pook • Dmitrij Ŝostakoviĉ • György Ligeti • Franz Liszt |
Rolantoj | Tom Cruise • Nicole Kidman • Sydney Pollack • Todd Field • Sky du Mont • Vinessa Shaw • Leon Vitali • Rade Šerbedžija • Leelee Sobieski • Thomas Gibson • Alan Cumming • Stewart Thorndike • Julienne Davis • Togo Igawa • Fay Masterson • Marie Richardson • Jackie Sawiris • Brian W. Cook • Christiane Kubrick • Treva Etienne • Angus MacInnes • Stanley Kubrick |
Produktinta firmao | Warner Bros. |
IMDb | |
Kubrick akiris la filmajn rajtojn por Dream Story (Sonĝonovelo) en la 1960-aj jaroj, konsiderante ĝin perfekta teksto por filmadaptado pri seksaj rilatoj. Li revivigis la projekton en la 1990-aj jaroj kiam li dungis la verkiston Frederic Raphael por helpi lin kun la adaptado. La filmo, kiu estis filmita ĉefe en Britio, krom kelkaj eksteraj kuntekstaj scenoj, inkludas detalan rekreadon de eksteraj strataj scenejoj de Greenwich Village fakte faritaj en la Studioj Pinewood. La filmoproduktado, en 400 tagoj, aperas en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longdaŭra kontinua filmado.
Kubrick mortis ses tagojn post la montro de sia fina versio al Warner Bros. Pictures, kio faris tion la fina filmo kiun li reĝisoris. Por certigi la projekciadon en kinejoj en la takso R en Usono (ĝis 17jaruloj akompanataj), Warner Bros. ciferece modifis kelkajn seksevidentajn scenojn dum la post-produktado. Tiu versio estis elsendita la 16an de Julio, 1999, kaj ricevis nur modere pozitivajn reagojn el kinkritikistoj. Biletvendado por la filmo en la tuta mondo enspezis ĉirkaŭ 162 milionojn da dolaroj. La kompleta versio ekde tiam estis elsendita per DVD, HD DVD kaj Blu-radia disko.