Evika Siliņa
latva politikistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Evika SILIŅA (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1975 en Rigo, Latva SSR, Sovetunio) estas latvia politikisto [1][2]. En septembro 2023, ŝi estis nomumita Ĉefministro de Latvio [3]. Ŝi antaŭe estis Ministro de Sociaj Aferoj en la registaro de Krišjānis Kariņš [4].
Evika Siliņa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Evika Siliņa | |||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1975 (1975-08-03) (48-jaraĝa) en Rigo | ||||
Lingvoj | latva vd | ||||
Ŝtataneco | Latvio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Latvio vd | ||||
Partio | Unueco Reforma partio de Valdis Zatlers New Unity (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siliņa studis juron ĉe la Universitato de Latvio de 1993 ĝis 1997. Ŝi tiam magistriĝis pri sociaj sciencoj, internacia juro kaj Eŭropunia juro [5]. Ŝi havas la latvan kiel sia gepatra lingvo, kaj ankaŭ estas flua en la angla kaj la rusa. Siliņa laboris kiel komerca advokato de 2003 ĝis 2012 kaj poste de 2013 ĝis 2019 en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.
En 2022, ŝi reprezentis senatelektojn por la Unuecpartio (Vienotība) kaj estis elektita al la 14-a Saeima. En decembro 2022, ŝi estis nomumita Ministro de Sociaj Aferoj. Post la eksiĝo de Kariņš, ŝi estis petita fare de prezidanto Edgars Rinkēvičs por formi novan registaron en septembro 2023 [6].